Minĥausen - la vera kazo
laŭ la famaj aventuroj de la barono Minĥausen (Münchhausen) de Christoph Frank kaj Raphael Mürle
 
  aĝo: ekde 12 jaroj
  maks. 150 spektantoj
  daŭro: 110 minutoj (inkl. 20-minuta paŭzo)
  kromaj bildoj
  artikoloj de germanaj gazetoj

Enhavo:
Barono de Münchhausen (1720-1797) estis amuza babilanto kaj histori-rakontanto. Liaj nekredeblaj aventuroj en la du militoj kontraŭ la turkoj famigis lin mondvaste kaj faris lin brila persono en ĉiu societo. Sed ĉu tio estas la tuta vero pri la mensog-barono? Ĉu li ne fariĝis mem trompita de la plej granda blufo, kiam li, 70-jara, kredis la flataĵojn de la juna, ĉarma Bernhardine de Brünn? Pro la geedzaj kvereloj okazos proceso. Por juĝisto Kazo kaj ĉiuj proces-partoprenantoj komenciĝas ludo inter vero kaj mensogo.

Figuroj:
Muzea estro
Juĝisto Kasus
Münchhausen
Bernhardine
La infano
La juĝeja servisto Johan
La skribisto Raspe
La mirakla ĉevalo "La litovo"
Sinjoro marĉo
La kanona kuglo
La lupo
La lupa mantelo

Premiero:
La 14an de oktobro 2005 en Pforzheim
Premiero de la Esperanto-versio:
La 21an de novembro 2008 en Villingen

Vivoetapoj:
1720
Hieronymus Karl Friedrich Freiherr de Münchhausen naskiĝis en Bodenwerder ĉe rivero Weser.

1736 - 1739 kaj 1750
Münchhausen partoprenas en du rusaj-turkaj militoj. La plej multaj de siaj rakontoj, kiujn li kutime rakontis al siaj amikoj en la gastejo "Göttinger Rühländer'sche Wirtstafel" devenas el tiuj du militoj.

1744
Edziĝo kun Jacobine von Dunten, filino de juĝisto. Post 46 jara feliĉa geedziĝo mortas Jacobine. La edzeco estas seninfana.

1785
Rudolf Erich Raspe, natursciencisto kaj a?toro publikigas en Oxford la rakontojn de Münchhausen, kiuj post unu jaro estas tradukitaj de Gottfried August Bürger en la germanan. Münchhausen furioziĝas pri la publikigo, ĉar oni titolas lin kiel "mensogbaronon".

1794
Kvar jarojn post la morto de sia unua edzino, Münchhausen edziĝas kun la 19 jara Bernhardine de Brünn, laŭjuĝe "senmorala persono".
Post mallonga tempo li instigas divorcan proceson.

1797
Mortojaro de Münchhausen. Solece kaj zorgopremite li mortis en sia bieno.

Kromajn informojn donas "Die Zauberbühne", Christoph Frank, Titiseestr. 34, 78628 Rottweil, Tel.: 0171-2034220, E-Mail: zauberbuehne@t-online.de